La nova biblioteko, kiu lanĉiĝos kun la nova Lernu je la komenco de la
2013, estos multe pli riĉa je enhavo ol la nuna biblioteko. La enhavo
inkluzivos multegajn verkojn de Esperanto-literaturo, kaj ankaŭ sonojn kaj
filmetojn kun akompana teksto. La planata biblioteko estos aparte utila al
komencantoj, pro la eblo traduki vortojn per simpla klako, sed ĝia enhavo
estos sufiĉe profunda por esti interesa al esperantistoj de ĉiuj niveloj.
Parto de la projekto estas transpreni, kun permeso, tekstojn de la
literatura arkivo de Don Harlow, grava usona esperantisto kiu forpasis
antaŭ kelkaj jaroj. La nova biblioteko havebligos lian laboron al nova
generacio de esperantistoj, en facile uzebla formo.
ESF finance subtenas la kreadon de la nova biblioteko kiel parton de ĝia
subteno por la kompleta renovigo de lernu.net. Se vi mem volas kontribui al
la projekto, la Lernu-teamo (teamo ĉe lernu.net) serĉas volontulojn por
helpi enmeti tekstojn; alta nivelo de Esperanto ne estas necesa. Financaj
donacoj por subteni la laboron de ESF ankaŭ estas tre bonvenaj (http://kampanjo.ikso.net/eo/)
Lastatempe aperis artikolo pri la nova biblioteko en Libera Folio: http://www.liberafolio.org/2012/nova-reta-biblioteko-aperos-ce-lernu